Tuesday, February 17, 2015

3a Internacia Ekskurso de Katmando 2015

La 3a Internaica Ekskurso de Katmando (IEK) 2015
Katmando – Pokhara - Ulleri - Ghorepani- Punhill - Chitwan - Katmando

(2015.10.27 - 2015.11.8)



Post la granda sukceso de la duaprogramo, Nepalaj Esperantistoj (NE) prezentas la trian internacian progarmon de Esperanto-ekskurso. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso kaj kunevojaĝi al la bela montaro, tiel ke ni venigu Esperanton al la supro de la mondo !

Nepalaj Esperantistoj okazigas la 2an Internacian Ekskurson de Katmando (IEK)n en oktobro 2015.

La celo de la program estas :
1. Diskonigi Esperanto-movadon de Nepalo al la mondo.
2. Krei ponton inter esperantistoj de Nepalo kaj aliaj landoj.
3. Diskonigi kulturon de Nepalo al la mondo.
4. Krei kulturon de kunvojaĝo kaj kunvivado.

Nepalaj esperantistoj kaj freŝa, brila aŭtuno de Nepalo bonvenigos vin. La gradoj estas ĝenerale inter 24 kaj 6 dum oktrobro-novembro en Katmando. Dum la programo, ni promenos en kelkaj gravaj historiaj kaj religiaj centroj de la valo Katmando, ankaŭ la ĉefurbo nepala. Ni vidos religiajn sanktejojn de Nepalo - Sujamvu aux Boudha kaj  Bhaktapur, la antikvan vivantan muzeon kaj aliaj.

Dum vi vivos en Katmando, ni havos du komunajn prelegojn – pri societo kaj Esperanto-movado. En unua parto la prelego, la partoprenantoj prelegos pri socioj de siaj landoj. En la dua parto, oni prezentos skizon de Esperanto-Movado de siaj landoj. Venos kialoj de sukceso kaj malsukceso de Esperanto-movado en niaj landoj kaj ni diskutos kiel disvastigi la internacian lingvon en niaj ĉirkaŭoj. Ni esploros eblecon de aliaj flankoj de kunlaboro.

De Katmando, ni veturos al Pokhara, la turisma urbeto kun bela lago. Kaj marŝos dum 5 tagoj en la valoj apud la monto Annapurna. Ni marŝos malrapide kaj trankvile en la Annapurna Nacia Parko. Singardu! Vi marŝas ĝis alteco de proksimume 4,000 metroj.

Jen la laŭtaga programo:
1a tago: 2015.10.27
Bonvenigo. Ni akceptos vin en la flughaveno kaj enhoteligos vin.

2a tago: 2015.10.28
Ni promenos en vididaĵoj de Katmando – Sujambhu kaj Chovar.

3a tago: 2015.10.29
Ni veturos de Katmando al Pokhara. Vi tagmanĝos en Pokhara kaj promenos en la urbeto. Vi dormos tie en simpla loĝejo montara.


4a tago: 2014.10.30
Ni marŝos de Pokhara gxis Ullei. Ni dormos en Ullegi (3440m).


5a tago: 2015.10.31
Ni marsxos gxis Ghorepani kaj ripozos tie.


6a tago: 2015.11.01
De Punhil, ni marsxos gxis Phedi kaj ripozos.


7a tago: 2015.11.02
Ni revenos al Pokhara kaj promenos en kelkaj vidindajxoj.

8a tago: 2015.11.03
Ni veturos al Chitwan. Kaj ripozos vespere.


9a tago: 2015.11.04
Ni rajdos sur elefanto kaj promenos en gxangalo de Chitwan Nacia Parko.


10a tago: 2015.11.05
Ni promenos en vididanĵoj de Patan.

11a tago: 2015.11.06
Ni promenos en Patan kaj vilaĝo de Bungamati.


12a tago: 2015.11.07
Estos libera tago por ni. Ni povas aŭ ripozi en hotelo, aŭ promeni libere en proksimaj bazaroj kaj aĉeti memoraĵojn de Nepalo. Vespere okazos adiaŭa programo kaj ni revizos la ekskurso. Vi ricevos mangrandan sed belan memoraĵon.


13a tago. 2015.11.08
Ni adiaŭos vin ĉe la flughaveno.

Ni kiel eble bone klopodos ke almenaux dum unu tago vi gastigxos cxe ĉe lokaj esperantistoj, aŭ vi loĝos en simpla vilaĝa domo proksime al Katmmando por ke vi konu ordinaran vivmanieron de nepalanoj. Por tiuj kiuj havos tempon post la programo eblos gastiĝi ĉe lokaj esperantistoj dum kelkja tagoj.

La tuta program estos 13 taga. Ni aranĝos ĉion tiel ke la programo estu kiel ni planas. Sed, vi devas kompreni ke ni celas iri al tiu montara regiono kun ĉiam ne certa vetero kaj multaj ne antauvidataj aferoj. Do, bonvolu estu preta akcepti iamajn neeviteblaj ŝanĝoj en programeroj.


Ni informos al vi pri la prezo ktp baldaŭ. Bonvolu viziti jenan retpaĝon kaj kontakti nin por detalaj informoj.


PS :
1. Oni devas mendi flugbiletojn antaŭ unu monato. Bonvolu aliĝi ĝis fino de oktobro.
2. Oni devas esti preta por marŝi en tiu alteco. Ni marŝos proksimume dum 4 horoj tage.
3. En la montaro, vi dormos en simplaj loĝejoj kun eble bazaj facilecoj, kaj manĝos simple. Ne imagu pri luksaj hoteloj kaj eŭropstilaj manĝaĵoj en malproksimaj severaj vilaĝoj je alteco de pli ol 3,000 metroj.
4. Vi portos viajn dorsosakojn. Portistoj ja estas troveblaj survoje.
5. Vi aparte pagos enirpago ktp.


Oraganizanto:
NepalajEsperantistoj
Kunlaborantekun Acme Travels (Pvt.) Ltd.
Thamel, Katmado, Nepalo
Respondeculoj:
Narendra Raj Bhattarai, nrespero@gmail.com
PoshrajSubedi, pos.subedi@gmail.com
RazenManandhar, razeno@gmail.com
Bonvoluvizitininĉe www.ekskurso.webs.com kaj www.ekskurso.blogspot.com

No comments:

Post a Comment