Internacia
Ekskurso de Katmando (IEK) en Nepalo
Nepalaj
Esperantistoj estas nova organizo de energiaj geesperantistoj de Nepalo. Ni
organizis Internacian Ekskurson de Katmando (IEK) de 13a gxis 26a de novembro,
2013. Estas la nova auxtuna program por nepalaj kaj eksterlandaj gesamideanoj
por kune vojagxi, koni geesperantistojn, diskuti pri Esepranto-movado kaj
diskonigi nepalan kulturon al la mondo pere de Esperanto.
Kun
9 geesperansitoj el Francio kaj Germanio, kaj nepalanoj, ni vojagxis al diversaj
vidindajxoj de Katmando-Valo, Sikkim, Darjeeling, Chitwan kaj Pokara dum 12
tagoj. Sikkim kaj Darjeeling estas en nordorienta parto de Barato. Gxis 1975,
Sikkim estas sendependa regxlando. Ni gxuis tieajn tipajn kulturon kaj religion.
Ni
eklaboris por sukcesigi gxin ek de Julio 1012. Ni dissendis informilojn
preletere kaj ankaux perrete tra la tuta mondo. Ni disdonis la informilojn en
la stagxoj de Grezilion kaj Pouezec (Francio) kaj en Hanoi (Vietnamio). Ni
devis sangxi la programon je la lasta momento pro subita anonco de la elekto de
la Konstitucia Asembelo kaj sekvaj timoj de protestoj aux ecx atakoj de la
Maoistoj. Ni ecx penis pri nuligo de la programo, sed ni fine decidis ke ni
okazigu gxin iel; cxar ni sciis ke cxio estos bone je la fino. Malgraux cxio,
cxeestis malplimulte da gesamideanoj ol ni kalkulis.
Dum
la programo, ni ne nur vojagxis kaj amuzigxis sed ni ankaux okazigis du
prelgeojn. Ni diskutis pri geografio, kulturo, religio kaj sociaj problemoj de
Nepalo. Kaj ankaux ni prelegis pri Esperanto-movado de Nepalo.
Post
tiom longa kun vivado, kun mangxado kaj kun vojagxado, la parotprenantoj
forlasis nin kaj ni sentis sin solace kiam ni ne havis ion por labori kaj helpi
ilin. La ekskurso ja finis sed ne visxigxis belaj memoroj de amikeco, dank' al
Esperanto, en niaj koroj.
Dum
printempo nia Nepala Esperanto-Asocio okazigas Internacian Himalajan
Renkontigxon en cixuj du jaroj.
Razen
Mannadhar
No comments:
Post a Comment